Гуру Песен Популярное
А Б В Г Д Е Ж З И К Л М Н О П Р С Т У Ф Х Ц Ч Ш Э Ю Я
# A B C D E F G H I J K L M N O P Q R S T U V W X Y Z

Kanto - Ĵulo Verno | Текст песни

Ĉu verkisto ege fama
Pro romanoj, poemaroj
Naskiĝinta en tiama
Patra domo ĉe Luaro?

REFRENO : Ĵulo Verne, Ĵulo Verne, Ĵulo Verne, Ĵulo Verne.

La dekunu-jara knabo
Pri vojaĝo al Hindio
Pri trezoroj kaj nababo
Revis, vana ambicio!

Post teatraj verkoj belaj
La homaron li regalas
Per romanoj ja fabelaj,
En la revon nin instalas.

De la Tero al la luno
Revo tia ĉiulandas.
Tanĝe maron, verda lumo
Amon naskas, korojn fandas.

Kiel Strogoff tra la stepoj
Same Zef, bretono ava
Per biciklo sen la nepoj
Al Irkutsko riskas brave.

Do ĉi-reviga verkisto
Fama estas prikantata
Nun de la esperantistoj
En Nant' urbo cxiuj frataj.

KONKLUDO : Brave, brave, Ĵulo verne, Brave, brave, Ĵulo Verne...

Kanto еще тексты


Статистика страницы на pesni.guru ▼
Просмотров сегодня: 1
Видео
Нет видео
-