Jen kiel domaĝe okazis (Tre oftas disiĝ' en la mond'): La trajno de l' viv' preterpasis, Kaŝiĝis post la horizont'. Sed vivos eterne muzik', Kaj varm' en kameno sufiĉos. Mia kara amik', mia fora amik', Vi esperu, kaj ni renkontiĝos.
Somero de vi malproksimas Kun sia vivigenergi'. Pro tio ĉe vi nun kutimas La trista gastin' - nostalgi'. Kaj nove la neĝa lirik' Minore animon agordas. Mia kara amik', mia fora amik', Vi eltenos, mi scias, vi fortas.
Tre gravas ja por ĉiu homo Atingo de alta etaĝ'. Kaj vojoj kondukas al Romo, Vi scias pri tiu ĉi saĝ'. Do, malgraŭ la viva komplik', Ne klinu la kapon senpove. Mia kara amik', mia fora amik', Ĝisatendu, ni kunos denove.