Lyrics adapted by Anselmo Forlenza Arranged and performed by Cristina Casella
Halo (Hello)- Adele-versio
Ha lo, estas mi Mi demandis min, ĉu post tiel longe ni renkontu nin Por forgesi kion ajn Laŭdire l’ temp’ onin kuracas, jes, Sed ial mi plu malsanas
Ha lo, ĉu vi aŭdas min? Min revigas nun Kalifornio pri tio, kio ni estis Kiam ni junis kaj liberis Kiel ni fartis mi forgesis antaŭ ol la mond’ disfalis
Kiom malsamaj estas jam ni du Kiom distancas ni
Ha lo el la kontraŭa flank’ El ĉi daŭra pilgrimant’ Por al vi pardonpeti pro ĉiu faritaĵ’ Sed vi ne estas hejme ĉe ajna mia vok’
Ha lo el la kontraŭa flank’ El ĉi humila pentfarant’ Por ke vi min pardonu pro ĉiu mia erar’ Sed ne gravas, verŝajne tio plorigas vin nun ne plu.
Ha lo, kio pri vi? Mi kutime emas paroli pri mi longe, mi bedaŭras Mi esperas, ke ĉio bonas Ĉu vi lasis jam la urbon, kie nenio iam okazis?
Ne misteras, Ke por ambaŭ ni jam finiĝas la temp’
Do ha lo el la kontraŭa flank’ Eble por la mila foj' Por al vi pardonpeti pro ĉiu faritaĵ’ Sed vi ne estas hejme ĉe ajna mia vok’
Ha lo el la kontraŭa flank’ Eble por la mila foj' Por ke vi min pardonu pro ĉiu mia erar’ Sed ne gravas, verŝajne tio plorigas vin nun ne plu... vin ne plu...
Do ha lo el la kontraŭa flank’ Eble por la mila foj' Por al vi pardonpeti pro ĉiu faritaĵ’ Sed vi ne estas hejme ĉe ajna mia vok’
Ha lo el la kontraŭa flank’ Eble por la mila foj' Por ke vi min pardonu pro ĉiu mia erar’ Sed ne gravas, verŝajne tio plorigas vin nun ne plu...