Ie en infanaj revoj Restis granda varma domo. Tie loĝis la amikoj En fabela sorĉa mit'. Regis tie la feliĉo, Bonvenanta bonajn homojn. Kaj ŝlositis la pordego Por kvereloj kaj perfid'.
En gastema tiu domo Loĝis la mirakloj multaj. Oni venkis eĉ la morton Kaj eterne vivis ni. Kunlaboris por estonto. Restis por ĉiamo junaj. Ne dependis de la sorto La feliĉa kompani'.
Refreno: Kien forkuregas jaroj? Kial jam blankiĝas haroj? Domo de infanaj revoj, Vin memoras mia kor'. Kie estas homoj karaj? Kial sorto tiel faras, Ke ĉi tempo kvazaŭ mevo, Blanka mevo flugis for, Tiu tempo flugis for.
Mi konscias, ke sufiĉe stultas bebe fantazii; Ne solidas ja por onklo Strebi al infana stel'. Sed por mi ĉi dom' feliĉa Restas kvazaŭ religio. Kun amikoj ofte sonĝe Loĝas mi en ĉi fabel'.