Forgeso ŝvebas super la ŝtonoj, Aere aŭskulteblas foraj sonoj, En koridoro eĥas preĝkanto, Tra lumradioj flugas la sonĝxanto.
Laŭ senlima parabol' Mia menso flugas for La revanto estas sol' Kvazaŭ en ador' Se li ne volas danci plu Movi en la sona flu' Ekforiras la vivem' Kaj de la mort' prem'.
Malnova domo vekas memoron, La infanaĝo ekrevenas truda, Mi iras plu kaj atingas koron, Kaj mi ekploras antaŭ muro nuda.