Karaj! Karaj, kio por ni la jaroj?! Antaŭ ni estas novaj kantoj, - vantaj, tristaj, kaj alvokantaj kantoj. Simpla, simpla estis la tag' pasinta: Sinka suno al mar' subiris; miris ni kaj feliĉajn vortojn spiris.
Refreno:
Ni pluku la kordojn, ni frapu la klavojn, ni voku l'pasintajn plezurojn kaj ravojn! La helaj momentoj de nia destin' denove varmigos nin. Kaj kredu ni, ke redonacos la Dio por nia estonto parteton da tio ne tro da sopiro, iom da fortun' kaj fajron de nia jun'. Gruoj, gruoj super nebuloj fruaj flugas suden, aŭtune flugas. Flutas krio, kaj ni nur larmojn glutas. Jen do, jen do, - pretas ni por atendo, - morgaŭ venos somer' senzorga, pordoj niajn valizojn prenos morgaŭ.
Refreno.
For de, for de nia renkonto forte moroj ligos nin, rememoroj… Koroj strebos al la amikoj foraj. Se vi, se vi venos por rericevi ĝuon de nia kanto kuna, nuna vi jam denove estos juna.