En urbo de Pollando junulo havis revon: per simpla lingvo tutmonda unuigi l' planedon.
Ĉar jam en tiu epoko estis ĥaos', babelo; milito, morto regadis sen iu interkompreno…
Kuracisto en la viv', li eldediĉis sin al sanig' de homar' ne sana. Antaŭ 128 jaroj
li donis nin per rimedo al nia emo batala. Kiam naskiĝis tiu pontolingvo, li pripensis enkore la jenon:
Esperanto, tiu estu via nomo, flugu, mi petas, tuj kunigu la mondon. Malproksimen, plej alten vi iru, Min ne plu atendu, min ne prizorgu…
Unuopa voĉ' nenias, kiel ondo sur la maro. kiu ĝin karesas sed jam ne plu estas. Ideoj tamen restas,
estigas ies trezoron, se ja videblas ilia valoro… De jarcent' al jarcent' kaj en ĉiu kontinent'
oni lernis tiun ilon de paco… Ĝin parolu vi mem se vi kredas, ke tiu nova sento estas Dia donaco…
El la revo de juna viro jen aperis espero plej granda.
Esperanton bezonas la mondo por repaciĝi, por iu nova paĝo, por forigi la vorton “malamo” el la vortaro de ajna homo de la ter' de ajna homo sur la ter' de ajna homo sur la ter'…