Эта и многие другие песни и тексты в группе "Esperanto en Karelio (Эсперанто в Карелии)" http://vk.com/verda_karelio
Sola ĉambro, ene sidas nur du homoj Apartamentoj izolitaj en ĉiuj domoj Mallumiĝas, sed ŝi vidas nur televidon Leĝera suspiro, de mia fenestro mi vidas ĉion
Solaj paroj, solaj vivoj Konstruis siajn prizonojn Fremdiĝintaj, sin izolintaj Ili sekvas siajn ordonojn senkonscie Ĝis malaper'
Sola penso, kaj ĝin aŭdos neniu persono Aŭ ĝi subiĝas al zumado en la fono Familiestro antaŭ ĉio nur sentas sin febla Kiel kutime li senkiale estas incitebla
Solaj paroj, solaj vivoj Konstruis siajn prizonojn Fremdiĝintaj, sin izolintaj Ili sekvas siajn ordonojn senkonscie Ĝis malaper'
Sed mi... ne volas dormi Ne volas cedi Ne volas kashi Ne volas kredi
Mi volas tuŝi Mi volas kuŝi Mi volas vidi Mi volas vivi