Ne brilas suno tien ĉi Io ĝin portis for de mi Gitaraj kordoj loziĝas Sed penso daŭre estas en flug' Sur mole flagra blu' lanug' Destinojn ĝi ŝnurligas
Parolon ni bezonas ne Vi estas en mia orel' kaj en okul'
Refreno: Nur sonor' en nokto Vin portas al mia flank' La haŭtan silkon Mi tuŝas en hela blank' La sekvan fojon ke vi venas Finnlanden Mi diros: ĉu subamiĝu ni?
Maten' ne havas gracon, ne Tio estas sorto de ni, ve Pro kio havi la forton? Momenton da silento plu Post tio vekilaĉa bru' Forĵetas nin el la revoj
Mi diris se malaperos mi, kion do Ŝi diris kion mi faros se mi volas, ho!