Гуру Песен Популярное
А Б В Г Д Е Ж З И К Л М Н О П Р С Т У Ф Х Ц Ч Ш Э Ю Я
# A B C D E F G H I J K L M N O P Q R S T U V W X Y Z

Eŭgeno Zajĉikov ka - Purega Virgulino | Текст песни

Purega Virgulino, Mastrino Dionaska!

Ĝoju, Virgulino ĉiamvirga!

Virgulin', Patrin', Mastrino, ĉionrosiga lano.

Ĝoju, Virgulino ĉiamvirga!

Pli alta ol ĉielo, pli brila ol la suno.

Ĝoju, Virgulino ĉiamvirga!

Ĝoj' de virgulinaroj, Mastrino de l' anĝeloj.

Ĝoju, Virgulino ĉiamvirga!

Ol la ĉiel' pli hela, pli pura ol la lumo.

Ĝoju, Virgulino ĉiamvirga!

Ol la ĉiela legiar' Vi estas plie sankta.

Ĝoju, Virgulino ĉiamvirga!

Maria, Ĉiamvirgulin', de l' mondo Sinjorino.

Ĝoju, Virgulino ĉiamvirga!

Senmanka pura fianĉin', Mastrino plejsanktega.

Ĝoju, Virgulino ĉiamvirga!

Maria fianĉinestrin', de nia ĝojo kaŭzo.

Ĝoju, Virgulino ĉiamvirga!

Junino pia kaj Reĝin', Patrino supersankta.

Ĝoju, Virgulino ĉiamvirga!

Pli honorinda ol l' keruboj, sen kompar' pli glora.

Ĝoju, Virgulino ĉiamvirga!

Mastrino de l' serafoj kaj de l' senkorpaj tronoj.

Ĝoju, Virgulino ĉiamvirga!

Ho kanto de l' keruboj, ho himno de l' anĝeloj.

Ĝoju, Virgulino ĉiamvirga!

Jubilo de l' serafoj, de l' ĉefanĝeloj ĝojo.

Ĝoju, Virgulino ĉiamvirga!

Vi ĝoju, pac' kaj ĝojo, haveno de la savo.

Ĝoju, Virgulino ĉiamvirga!

Loĝejo sankta de la Vort', ho floro de malputro.

Ĝoju, Virgulino ĉiamvirga!

Ho paradizo de gajec', kaj de l' eterna vivo.

Ĝoju, Virgulino ĉiamvirga!

Ho ligno de la vivo, ho fonto de l' senmorto,

Ĝoju, Virgulino ĉiamvirga!

Mastrino, Vin plorpetas mi, kaj Vin mi nun alpreĝas.

Ĝoju, Virgulino ĉiamvirga!

Ho Tutestrin', kun pia tim' mi petas Vian gracon.

Ĝoju, Virgulino ĉiamvirga!

Junulino senmakula, kaj Sinjorin' sanktega.

Ĝoju, Virgulino ĉiamvirga!

Mi varme nun alpreĝas Vin, ho templo sanktigita.

Ĝoju, Virgulino ĉiamvirga!

Akceptu kaj protektu Vi min kontraux l' malamiko.

Ĝoju, Virgulino ĉiamvirga!

Estigu heredanto min de la eterna vivo.

Ĝoju, Virgulino ĉiamvirga!

Статистика страницы на pesni.guru ▼
Просмотров сегодня: 1
Видео
Нет видео
-