Homoj kvazaŭ la arboj, Kreskantaj en densa bosketo, Sukon de tero suĉas, Per verdo folia ŝprucas, Kaj atendante profeton Branĉojn najbarajn enplektas; La profeton susure petas.
L’ arboj kvazaŭ la fostoj Froste tremas pro alta tensio, Varmon la dezirantaj, Dratojn la brakumantaj, La brulantaj en fair’ de pasio Sub topora kombilo falas, Kiu ĝis horizonto fatalas.
Homoj kvazaŭ la arboj. L’ arboj kvazaŭ la fostoj. Homoj kvazaŭ la arboj. L’ arboj kvazaŭ la homoj.