Эта и многие другие песни и тексты в группе "Esperanto en Karelio (Эсперанто в Карелии)" http://vk.com/verda_karelio
Mi pagis kotizon al IJK, Sed nenio restis por la vojaĝ' Mi pensis ke tio tute ne gravas, Kaj iris al la voj' kun mia pakaĵ' Mi levis la manon, ridetis al la ŝoforoj, Sed neniu haltis kaj kunportis min.
Post ses horoj en pluvo kaj vento mi frostis tiel Ĉiuj aŭtomobiloj preterpasis min tiel rapide Kaj mi sentis min
Tiom sola, sola, sola Sentis min sola, sola, sola
Sed finfine mi venis al la kongreso Kaj tie renkontiĝis kun karaj geamikoj Ni kisis, brakumis kaj estis gajaj, De nun mi estis kun fratoj, patrinoj, avinoj de la tuta mondo Kaj tute ne Sola, sola, sola Certe ne sola, sola, sola
Ĉar ĉi tie mi pensas, estas bonega Etoso, paco kaj amikeco Kaj mi esperas ke neniu ĉi tie sin sentas Malgaja, malbela, malamata
Kaj certe ne
Sola, sola sola Certe ne sola, sola sola.
Poste ni ĉiuj vojaĝis hejmen Al niaj landoj en la tuta mond' Kaj nun ke mi pensas pri miaj geamikoj Kaj sentas min iom malĝoja, malgaja Kaj iom
Sola, sola, sola, Sola, sola sola.
Imagu se ĉiuj homoj en la tuta mondo lernus Esperanton Povus esti ke tiam neniam iu iel ie Sentus sin