Эта и многие другие песни и тексты в группе "Esperanto en Karelio (Эсперанто в Карелии)" http://vk.com/verda_karelio
Jes ja tio ĉi estas pri atom-energio Eterne Rima, Jonni M - Tokio kaj Kolonjo Eterne Rima, diru nun Jaro mil naŭcent okdek ses, april Mi estis tiam knabo, lernejano Kaj kvankam mi ankoraŭ ne laboris Tamen sufiĉe mi povis La aferon kompreni Fuŝiĝis io homoj ekpanikis Kio povas veni poste ĉio Falis saman demandon al Proksimuloj ĉar ni estas ja Homoj ordinaraj uloj Dudek kvin jaroj pasis Rikolton ni konas Ĉu ni forgesu vi ja ne pensas Ke tiu bonas Kaj nun jen frap' La fantomo revenas Lecionon ni ridetu Tiu vere mi ĝenas Ĉar mi volas simple vivi, Manĝi sane, puran akvon trinki Ĉu vi povas min konvinki?
Eterne Rima, Jonni M Por pli bona mondo Atom-energio estas sonĝo de la mono Mia sano ne valoras al vi Batalu kontraŭe Ĉar ĝi povas nin blindigi Mi ne, mi jam ne scias Kiu kulpas sed konkludoj Endas diri Eble ĉio venis De la kara madam Kjuri Kaj spiri mi ne povas Nur la kapon movas Kiu venos poste diru kio novas
Jes, aŭskulti tion serioze Nuntempe estas tute malmojose Ni bedaŭras la okazon en Japonio Ne estis la unua tempo en la historio Ke atom-energi' venenigis nian planedon Por mi estas ĉiam malbona afero Rigardu, homaro, rigardu la teron Ĉipa kurento ne pardonas la danĝeron DANĜERON?!! Jes, estas la vero Ĉar la eblo de katastrofo ĉiam ekzistas Terorigas min kaj vin Ne estas ŝerco Pripensu mallonge Ĉu tio vin timigas Italio kaj Germanio montras al vi Kie estas eble sen granda magi' Francio, Japanio, Rusio kaj Ĉinio Ekzilu la atomon, havu verdan energion!