Гуру Песен Популярное
А Б В Г Д Е Ж З И К Л М Н О П Р С Т У Ф Х Ц Ч Ш Э Ю Я
# A B C D E F G H I J K L M N O P Q R S T U V W X Y Z

Eterne Rima - Por La Rep' | Текст песни

Pesni.guru - сайт для Гуру

Эта и многие другие песни и тексты в группе "Esperanto en Karelio (Эсперанто в Карелии)"
http://vk.com/verda_karelio

Same bona por la avo, same bona por la nep'
Kaj vi scias pri enhavo, ĉar ĉi tio estas rep'
Jes mi vivas por la rep', por la rep'
Mi vivas por la rep', por la rep'
Ĉu malantaŭ maroj ses, ĉu malantaŭ montoj sep
Vojon serĉu ni sen ĉes', ĉar en fino estos rep'
Kaj ni vivu por la rep', por la rep'
Ni vivu por la rep'

Por la rep', por la rep' - devizo mia
Plej alte emocia stat', sur disko manplat'
Kun ĉiu drumbat' venas, en vejnoj fluas
Muskolojn nutras, freŝigas, revivigas tion kio putras
Sen ĝi mi vivon ne imagas, verkante novajn rimojn
Sur malhelaj stratoj vagas,
Ĉar la rep' estas mi kaj mi estas ĝi
Nedisigeblaj, rigardu, lernu nun de mi

Same bona por la avo, same bona por la nep'
Kaj vi scias pri enhavo, ĉar ĉi tio estas rep'
Jes mi vivas por la rep', por la rep'
Mi vivas por la rep', por la rep'
Ĉu malantaŭ maroj ses, ĉu malantaŭ montoj sep
Vojon serĉu ni sen ĉes', ĉar en fino estos rep'
Kaj ni vivu por la rep', por la rep'
Ni vivu por la rep'

Ringoj sur la fingroj, ora ĉen' sur la kol'
Nigraj okulvitroj kaj horloĝ' de nova skol'
Tio estas ĉio - nur rep' aŭ nenio
Memoru, mi ja diris: plej alta emocio
Komforta larĝa ĝinzo, firmao Sean John
Mojosege 'stas promeni en tia pantalon'
Por kio mi tion faras - kompreneble por la rep'!
Mi havas ĝin ĉi tie kaj malantaŭ montoj sep

Same bona por la avo, same bona por la nep'
Kaj vi scias pri enhavo, ĉar ĉi tio estas rep'
Jes mi vivas por la rep', por la rep'
Mi vivas por la rep', por la rep'
Ĉu malantaŭ maroj ses, ĉu malantaŭ montoj sep
Vojon serĉu ni sen ĉes', ĉar en fino estos rep'
Kaj ni vivu por la rep', por la rep'
Ni vivu por la rep'

Iam fine mi maljuniĝos, per grizaj haroj frunto kovriĝos
Kaj ĉu vi scias - neniom mi ŝanĝiĝos
Kun la manoj sur klavar' kaj rimoj sur paper'
Sekvencoj sur ekran', fermentinta vinber'
En la kap', agrable estas kiam muĝas
Muziko, ritmo bruas kaj la vizaĝo ruĝas
Estas mi - eterne juna por la rep'
Do lernu tion nun de mi, ho mia kara nep'

Same bona por la avo, same bona por la nep'
Kaj vi scias pri enhavo, ĉar ĉi tio estas rep'
Jes mi vivas por la rep', por la rep'
Mi vivas por la rep', por la rep'
Ĉu malantaŭ maroj ses, ĉu malantaŭ montoj sep
Vojon serĉu ni sen ĉes', ĉar en fino estos rep'
Kaj ni vivu por la rep', por la rep'
Ni vivu por la rep'


Статистика страницы на pesni.guru ▼
Просмотров сегодня: 1
Видео
Нет видео
-