Гуру Песен Популярное
А Б В Г Д Е Ж З И К Л М Н О П Р С Т У Ф Х Ц Ч Ш Э Ю Я
# A B C D E F G H I J K L M N O P Q R S T U V W X Y Z

Helena Melnikova - Birdeto | Текст песни

En la eterna blua senfino vivis birdeto -
Griza birdeto kun flama animo kaj koro libera
Revis pri flugo - sed ĉeno ĝin tenis ĉe la kvieto
En sata bonstato dolore ĝin ĝenis vivo malvera

Foje ekvidis ĝi lumon brilantan ie en for'
Amo ekardis kaj kanto ekfluis el birda kor'

Diris saĝuloj: Lumo neniu brilas eterne!
Diris spertuloj: Por bono ja via tenas vin ĉeno!
Sed se ne kanti - por kio do spiri
Spiri por kio?
Kaj se ne ami - por kio do vivi
Vivi por kio?
Sed se ne kanti - por kio do vivi
Vivi por kio?
Kaj se ne ami - por kio do?..

Aŭdis konstante la griza poeto: Lasu stultaĵojn!
Viaj kantaĉoj timigas muŝetojn - nutraĵon najbaran!
Decas por birdoj sola vivcelo - kovado kaj manĝo
Amo! - Ekzistas ĝi nur en fabeloj por infanaro

Tamen la lumo brilis kaj vokis for al liber'
Kantis sincere l'birdet' kaj forgesis pri la ceter'

Diris saĝuloj: Lumo neniu brilas eterne!
Diris spertuloj: Por bono ja via tenas vin ĉeno!
Sed se ne kanti - por kio do spiri
Spiri por kio?
Kaj se ne ami - por kio do vivi
Vivi por kio?
Sed se ne kanti - por kio do vivi
Vivi por kio?
Kaj se ne ami - por kio do?..

Tago post nokto, horo post horo - ĝis lasta spiro
Foje laciĝas batadi la koro en brusto ĉies...
Ho, kiom vane ĝi l'vivon elspezis! - konkludis aliaj
La grizan strangulon rapide forgesis birda socio

Sed la animo - feliĉa, libera - ĝuis la flugon
Kaj povus rimarki l'atenta: duoble ekbrilis la lumo!

Pensu saĝuloj, ke lumo neniu brilas eterne!
Kredu spertuloj, ke bonon kapablas doni la ĉeno!
Sed se ne kanti - por kio do spiri
Spiri por kio?
Kaj se ne ami - por kio do vivi
Vivi por kio?
Sed se ne kanti - por kio do vivi
Vivi por kio?
Kaj se ne ami - por kio do?..

Статистика страницы на pesni.guru ▼
Просмотров сегодня: 1
Видео
Нет видео
-