Эта и многие другие песни и тексты в группе "Esperanto en Karelio (Эсперанто в Карелии)" http://vk.com/verda_karelio
La luno sin estis kombanta En la spegulo rivera Virbovo ĝin estis gvatanta En milda nokto somera
Kiam venis la blanka mateno Malaperis la luno de fluo La virbovo kiel en areno Rekte ŝturmis antaŭen kun bruo
La virbovo kiu ekamis la lunon Kaj forkuras dum la nokto el bovej' La odora papaveto kaj la pruno Jen parfumas la kamparon bone plej. Rosmareno de montaro al rand' de river' La steletoj ĝin nun banas en arĝenta koloro La virbovo kuraĝega kaj de brava genero, Memoraĵojn de la luno konservas en la kor'

La luno dum nokto alvenas El la profund' infinita Virbovo ĝin gvatas kaj splenas Inter la branĝoj kaŝita En la mezo de riverspegulo Dum la luno en dormo nun spiras La virbovo kiel gvardiulo ĝin rigardas kaj triste sopiras
La virbovo kiu ekamis la lunon Kaj forkuras dum la nokto el bovej' La odora papaveto kaj la pruno Jen parfumas la kamparon bone plej. Rosmareno de montaro al rand' de river' La steletoj ĝin nun banas en arĝenta koloro La virbovo kuraĝega kaj de brava genero, Memoraĵojn de la luno konservas en la kor'
*la-la-la-la*
Rosmareno de montaro al rand' de river' La steletoj ĝin nun banas en arĝenta koloro La virbovo kuraĝega kaj de brava genero, Memoraĵojn de la luno konservas en la kor' Memoraĵojn de la luno konservas en la kor' Memoraĵojn de la luno konservas en la kor'