Ĉu vi imagas belegan sunkrepuskon Ĉu vi imagas de via ĉambro vidi ĝin Ĉu vi imagas arbaran birdpepadon Ĉu vi imagas de endome aŭdi ĝin
Sed ne kontentigas la imago necesas la agado do uzu la tagon kaj vivon por ĝi ekagu kaj ekkonstruadu nun kaj tuj kial atendi plu
Ĉu vi imagas interesan amikaron Ĉu vi imagas senĉesan babiladon Ĉu vi imagas elkoramoran amon Ĉu vi imagas karesan brakumadon
Refreno
Vi ne estas tio kion vi imagas sed tio kion vi faras Per la agado venas la kontent’ Kia bona sent’
Ĉu vi nun ĝuas belegan sunkrepuskon Kaj ĉu ĉirkaŭas vin aero freŝa varma Kaj ĉu vi sentas en via kor’ amoran amon Kaj ĉu vi estas kun aminda homo ĉarma