Okuloj liaj – jen delir' Kiel rezisti al ridet' De tiu korvibriga vir' Kun kiu eblas nure ced'
Refreno:
Se li ĉirkaŭbrakas min Kaj diras: amatin' Por mi la vivo rozas Amon flustras lia buŝ' Kun sorĉo kaj kortuŝ' Jes, kvankam li nur prozas Mi nun plenas je la riĉ' De rava amfeliĉ' Kaj tion nur li kaŭzas Li estas mia, mi lia dum viv' Tion promesis li por tuta vivo Ja sufiĉas mir rigard' Perdiĝas la singard' En koro-ard' Ni amas nokte ĝis plen-sat' Feliĉas firme kiel rok' La vivo gvidas nin kun glat' Plezur-ebrie ĝis sufok'