La Slavinoj Min, en Prago, ja per sago, Oni vundis je la kor' En Bratislavo, kiel sklavo, Petis gracon sen pudor' Moskvanino, kafeino, Iom lasu min en pac' En Kievo, bela revo, Mi deklamis kun aŭdac'.
Hej, raz, jeszcze raz, Tiom belas, belas la Slavinoj, Хэй, paз, eщe, paз, Ĉiam pli kaj pli.
En Belgrado, promenado, Baldaŭ iĝas la infer' En Zadaro, por vejnaro Tro varmegas la somer' En Katovico, laŭ la vico Vin atingos amorem' En Sofio, Siberio, Tute samas la problem'.
En Zagrebo, kiel bebo, Mi lulatis per rigard' Ĉe Vistulo, naivulo, Mi poemis ĝis la tard' Bulgarinoj, en bikinoj, 'Stas ekscito de korbat' Por Serbino, kun fascino, Mi perdiĝis sur la strat'.