Hirte flirte flugas haroj, siblas vintra vent'... Morde torde ŝiras koron larmoj kaj la sent'... Kant' patrina plore sonas, dormas filo en lulil'... Noktripozon por li donas sono' infana en trankvil'... "Baju, baju, bajuŝki... Dormu sonĝe, dormu vi... Ĝemo, ploro kaj dolor' flugu for de via kor'! Baju... baju... bajuŝki... Dormu filo, dormu vi!"
Brue skue blekas vento, knaras ligna dom'... Ĝeme treme sin forkaŝas besto kaj la hom'... Vent' alportas sangan krion tra l' glacia neĝa val'... Lastaspire petas Dion preĝ' de l' patro en batal'... "Baju, baju, bajuŝki... Ho, fileto, dormu vi... Kri' de l' morto, son' de l' plor' flugu for de via kor'! Baju... baju... bajuŝki... dormu filo, dormu vi!"
Prude krude fremdaj homoj venas el insid'... Trompe rompe sangtriumfe venkas la perfid'... Kant' patrina plore sonas, dormas filo en lulil'... Tran pacon por li donas sort' de l' patro en trankvil'... "Baju, baju, bajuŝki... Koro mia, filo, vi... Anĝeleto, pala roz' dormu pace en ripoz'! Baju... baju... bajuŝki dormu nur eterne vi!..."