Гуру Песен Популярное
А Б В Г Д Е Ж З И К Л М Н О П Р С Т У Ф Х Ц Ч Ш Э Ю Я
# A B C D E F G H I J K L M N O P Q R S T U V W X Y Z

Kajto - Ardas Havena Vivo | Текст песни

Ardas havena vivo (vivo, vivo)
Laŭtas tumulta aktivo (aktivo, aktivo) Movas sin formoj, fumoj
Buntas kostumoj, lumoj

Ridas la mevorondoj
bluas ĉielo, ondoj
Dancas sennombraj ŝipoj
Ĝojas maristaj skipoj

Bele somero varmas
En la haveno svarmas
Fiŝoj jen brile oraj
Homoj nur bonhumoraj

Tra la foiraj budoj
Kuras la bubaj ludoj

Klaĉas la dommastrinoj
Fluas bieroj, vinoj

Sur la najbara strando
Flirtas junula bando
Flikas olduloj lerte
Retojn plektitajn sperte

Kun harmonio, akordoj
Vibras muzikaj kordoj
Spiras akordeono
Kantas kun gurda fono

Buntas kostumoj, lumoj
Movas sin formoj, fumoj
Laŭtas tumulta aktivo
Ardas havena vivo

Kajto еще тексты


Видео
Нет видео
-
Оценка текста
Статистика страницы на pesni.guru ▼
Просмотров сегодня: 2