Гуру Песен Популярное
А Б В Г Д Е Ж З И К Л М Н О П Р С Т У Ф Х Ц Ч Ш Э Ю Я
# A B C D E F G H I J K L M N O P Q R S T U V W X Y Z

KAJTO - Flugdrako (1989) - 16. Knabo Kaj Kajto | Текст песни

Rigardante la ĉielon
post longa atend',
la knabo eksaltas
ĉar leviĝis la vent'.
La kajto tre belas
en ruĝa kolor'.
Ĝin faris la knabo,
bategas la kor'.

Rapide ĝi flugas,
fariĝas malgranda.
Laŭte li ĝojas,
la ŝnuron tenante.
Kia granda sukceso
post longa labor'.
Li firme ĝin tenas,
de l'okuloj jam for.

Knabo kaj kajto
kia granda plezur'.
Realo kaj revo
kia bel-aventur'.
Knabo kaj kajto
kia granda plezur'.
Realo kaj revo
kia bel-aventur'.

Jen ĝi aperas
en ĉiela lazur'.
Jen ĝi forestas
post blanka nubmur'.
Ili kune nun svingas
en bel-harmoni'.
Li sentas sin kajto,
la kajt' estas li.

KAJTO - Flugdrako (1989) еще тексты


Видео
Нет видео
-
Оценка текста
Статистика страницы на pesni.guru ▼
Просмотров сегодня: 1