Mi memoras ke mi atendis kiel knabo La revenon hejmen de mia patro. por labori kun plezuro, aĉetis mi paperon, lignon kaj la ŝnuron por fari kajton.
Mi memoras ke mi konstruis kiel knabo tre belan kajton kun mia patro. mi rigardis lin kun varma sento. li ĝoje kriis kiam venis bona vento por nia kajto. Mi memoras ke la ĉielo estis plena de multaj kajtoj tutkoloraj, kaj centoj da infanoj kune ludis kaj tutajn tagojn ege sin amuzis per sia kajto.
Mi memoras ke mi ne komprenis kiel knabo ke ne plu vidiĝis iun tagon paperaj birdoj memfaritaj. ni restis hejme tute surprizitaj kun nia kajto. Mi memoras ke bruaj feraj birdoj mortigis nian tutan ĝojon. timigaj militaj ĉasaviadiloj estis ĝenataj de infanaj amuziloj:
Se kajto estas tiel minaca, ĝi servu kiel armilo paca.
(Do,) mi petas al ĉiuj infanoj de la tero, fari multajn birdojn el papero. por forpeli aermilitilojn ni kovru la ĉielon per pacarmiloj: Niaj kajtoj. (3-foje)
Niaj kajtoj. Niaj kajtoj. Niaj kajtoj. kun nia kajto.