Эта и многие другие песни и тексты в группе "Esperanto en Karelio (Эсперанто в Карелии)" http://vk.com/verda_karelio
Veras ja, mi flugas for Kiam eknoktas la dekor' Salut' al tago pro urĝa bezono Beliĝu mia korpfason'
Veras ja, dum izoleco Ne ridas la nokt' pri mia speco Turmentas tiu helo de ĉiu tago La nokto estas nura blago
Veras ja, jen la nokta reĝino Aŭ taga reĝ' kun arda korinklino Sin perdi en la korpo de ŝi Ĉar daŭre logas la gracio
Drag Queen sub via bela ŝminko Virinas viro sen konvinko Drag Queen moviĝas ĝis anhelo Podie dancas reĝa stelo Reĝa stelo
Veras ja, subhaŭtas la em' Skulptiĝas dum nokt' mia mem Dum tag' ŝi vivas en korpo de li Kiu dum nokt' estas fikcia
Veras ja, dum izoleco Ne ridas mi pri ŝia speco Ja mi scias - ŝi neniam amis min Nur skiz' de mia in-rafino Mia in-rafino
Drag Queen sub via bela ŝminko Virinas viro sen konvinko Drag Queen moviĝas ĝis anhelo Podie dancas reĝa stelo Reĝa stelo
Nokta reĝino - aŭ taga reĝ' Pasa ĝu, pasa ĝu Pasa ĝu, pasa ĝu Vesta fascino - sed via koro ardas plu Sentiĝas bedaŭr' - ne vivi sen neglekto Pri ĉi elekto Sen neglekto Pri ĉi elekto Sen neglekto Pri ĉi elekto