-------------------------- La kosma aventuro -------------------------- teksto: Tomas Q Nilsson/Ksenia Libera Prilepskaja
muziko: Tomas Q Nilsson solaĵo laŭ Robin Rönnlund
//:G Em Cadd9 Bm7:// //:Am D G E7:// Cadd9 Ebadd9 G E Am D Dm E7 Cadd9 Aadd9 Cadd9 Aadd9
Ĉu vi memoras la nokton ni perdiĝis la konatajn siluetojn malantaŭ ni longa vojaĝo kun koroj batantaj iom post iom laŭ la kosma arteri’ finfine okazis la petveturado finfine ne gravas la limo de Rusi’ ŝajnas vi preskaŭ kiel mi kiel mi kiel mi
Ĉu ni kuraĝis ĉu ni kuraĝas ĉu ni kuraĝos salti trans mallumon por aperi sur nub’ sur nub’ hela nub’
Verŝajne pri steloj kaj eblas pri maroj kaj krome pri ĉieloj volus kanti ni sed vortoj nun mankas, la tempo malaperis ni kune flugadas al centro de estad’ neniam reveni, nenio por timi neniel cerbumante pri tenanta melodi’ ŝajnas mi preskaŭ kiel vi kiel vi kiel vi
Ĉu vi memoras la nokton ni perdiĝis en moment' ni ekdeziris "kaptu nin liber’" eble la plej stulta 'stas la plej mirinda kaj nur la perdita esploras sin mem nenion ni kaptis, sed ion ni trovis ĉu iam la grandan finalon ĉasis ni ĉu aliaj estas kiel ni kiel ni kiel ni