Эта и многие другие песни и тексты в группе "Esperanto en Karelio (Эсперанто в Карелии)" http://vk.com/verda_karelio
Okazas ke mi vidas ion strangan ĉe l' plafono Preskaŭ kiel nekonata flugilet' Momente ĝia verda lumo fulmas kiel stelo Kaj ĉielo sin enrompas en ĉambret'
Venu, prenu min Mi sopiradas en profundo Kiel sorto mia estus iri for Al nekonataj planedaroj Aŭ okuloj dezirantaj iom pli Ĉiam pli
Najbaro laboranta en la sama laborejo En la bela domo ri ne pentras plu Tamen sonĝas malrevante ne kuraĝas salti Ĉu ni iĝis nun tro dikaj por la tru'?
Venu, prenu min Mi maldormemas kaj esperas Ke neniam mi kontentu sub la mur' Ĉiam mi vidu planedarojn Kaj okulojn dezirantajn iom pli Ĉiam pli
Prenu min Mi maldormemas kaj esperas Ke neniam mi kontentu sub la mur' Mi sopiradas en profundo Kiel sorto mia estus iri for Al nekonataj planedaroj Aŭ okuloj dezirantaj iom pli Ĉiam pli
Kaj matene venas ŝtormoj Mi vekiĝas frue iam Spektas renaskiĝon en silent'