societo de vivantaj poetoj teksto kaj muziko: Tomas Q Nilsson teksterojn aldonis Di Ponti/Simono el Danio/Ksenia Libera Prilepskaja/Jonas Dalmose
//:Dmaj7 Em6 Gmadd9 Badd9sen3 A6 Em Gm6:// D F#m7/C# Bm A6 E G Aadd9sen3 Em Gmadd9 D F#m7 Gmadd9 Badd9sen3 D Em G D A Badd9sen3 A6 Em G Badd9sen3 D Em Gm6
kia surprizo revidi amikojn resti tro longe malevitebla efiko
atentema komenco konvinkis la menson
triangulo ĉiangulo vialangulo
vidi vin kisantajn unu la alian estis eble la plej bona parto mirinda revido mirinda amarto
pomo maĉata – muziko de l’ buŝo ĝentila kaj forta kaj malseka la tuŝo
kial emus ni halti sendube por salti
triangule ĉiangule vialangule
vidi vin kisantajn unu la alian estis eble la plej bona parto