Эта и многие другие песни и тексты в группе "Esperanto en Karelio (Эсперанто в Карелии)" http://vk.com/verda_karelio
Mensogis mi al mi mem Nur iom por forigi la timon Por interhoma konem' Por ekforgesi la limojn
Do, ni kuŝiĝis sur plank' Sub fortepiano en Kiev' Eble logitaj al danc' Certe ĝuigaj de l' tie'
Repensis mi pri ŝakludad' Kiel komuna lingvo ŝajnis Antaŭesperanta serenad' Kaj mi malvenkis kaj mi gajnis Kaj mi malvenkis kaj mi gajnis Kaj mi malvenkis kaj mi gajnis
Gardisto ekkriis: "For! La respektindajn klientojn vi ĝenas! Kantu en silenta ĥor' " Gardismo, kion ĝi tenas?
Ja, komuna malamik' Ofte kunigas homgrupon Okazis ankaŭ al ni Ĉielarkkolora pactrupo
Eble ekĉesis en ni Tiam la malvarman militon Sur stranga ŝipo de ebri' Pagantaj kies profiton? Pagantaj kies profiton? Pagantaj kies profiton?
Ĉu ni mensogis ĉiuj kvar Ke ni ne devus disiĝi Sub mezeŭropa stelar' La fremduleco faliĝis
Eble falis kun ĝi La mondo kiun ni komprenas Post la muroj nur ekzistas ni Ĉu karesos ni kio alvenas? Ĉu karesos ni kio alvenas? Karesos ni kio alvenas...