Гуру Песен Популярное
А Б В Г Д Е Ж З И К Л М Н О П Р С Т У Ф Х Ц Ч Ш Э Ю Я
# A B C D E F G H I J K L M N O P Q R S T U V W X Y Z

Martin & La Talpoj - Pli Ol Nenio | Текст песни

Эта и многие другие песни и тексты в группе "Esperanto en Karelio (Эсперанто в Карелии)"
http://vk.com/verda_karelio

Petro iris for, kun rompita kor'
Al ajna eksterlando
Por instigi sin, ebriigi sin
Per malmultkosta brando
Nova freŝa paĝ', urboj kaj pejzaĝ'
Ŝanĝiĝis laŭ la fervojo
Kaj postlasis li, je ĉiu trajnstaci
Pecon de sia malĝojo

Al trinkeja strat', por bona rezultat'
Li sciis kion fari
Kaj ĉe trinkbufed', kun glas' kaj cigared'
Li povis sin prepari
Plena je inspir' kaj vivoeliksir'
Sekvis li la regulojn
Kaj faligis sin, kvazaŭ laŭ destin'
En malhelajn okulojn

Kara aŭskultant', ĉu pro lia vant
Nun venu moralaĵo?
Ke li iru re, ke la solvo ne
Kaŝiĝas sub korsaĵo?
Sed eble post monat' de ĝojosurogat'
Silentiĝis la krio
Ne pro memkompren', sed tiu eta ben'
Estas pli ol nenio

Pli ol nenio, fakte pli ol nenio

Martin & La Talpoj еще тексты


Видео
Нет видео
-
Оценка текста
Статистика страницы на pesni.guru ▼
Просмотров сегодня: 1