Per vi la vivo jen Naskiĝas, disvolviĝas. Per vi la spiro mem Ja ekvivas kiel fajrer'.
Virino, danke al vi Mi spertis la plej belan Aferon sur la ter' Qui est l'amour, la plus belle fleur…
Sen vi la mondo malplenus Sen vi la tero ne terus…
Refreno: La senco de la vivo La forto de ĉiu viro, Mια μέρα δεν θα είναι αρκετή Sed lasu min kanti por esprimi al vi La dankon de ĉiu filo Per ogni tuo sorriso Vrai coeur de chaque autre coeur de la terre Patrino de mi… patrino de ni… Woman…
Kiu batas, frapas vin, Tiu estas nur malbrava, Sendanka homo, jes, Eĉ ne inda je tia nomo…
Mujer, ¿qué otro decir? Te estimo, mis palabras… Memoroj de fratin', Kiu min amis, zorgis, Plu vivas en mi.
Sen vi ĉi-monde kio restus? Sen vi kiu damne mi estus?
Refreno: La senco de la vivo La forto de ĉiu viro Mια μέρα δεν θα είναι αρκετή Sed lasu min kanti por esprimi al vi La dankon de ĉiu filo Per ogni tuo sorriso Vrai coeur de chaque autre coeur de la terre Patrino de mi… patrino de ni… Woman…