Fraŭlino Maĉenko ne zorgas pri sia figur'. Ŝi sidas sur benko kaj voras kun ega plesur' Terpomojn, kun lardo frititajn, du bulkojn aŭ tri apetitajn, Kun torto enmane dum nokta alven' Ŝi plendas en granda ĉagren':
Adiaŭ talio mia, gracia kaj tre simpatia, Vin povas brakumi ne ĉiu jam vir'- Nur tre longabraka, kun granda dezir'. Adiaŭ, adiaŭ, adiaŭ, adiaŭ, Adiaŭ talio mia!
Junul' Kokakolski jen staras ĉe polva baril'. Pli longas li ol ski', pli mincas ol mia ŝvabril'. Li trinkas aĉaĵojn konstante, pleniĝas per-Sprajte, per-Fante, Mirinde-dubinde, per plia ceter', Kaj ĝemas en vea sufer':
Adiaŭ stomako mia, efika kaj tre bonfunkcia! Vi povis digesti eĉ najlon el fer', Sed baldaŭ vin prenos malica ulcer', Adiaŭ, adiaŭ, adiaŭ, adiaŭ, Adiaŭ stomako mia!
Sinjoro Glugluev jam vivi ne povas sen brand'. Ĝi lirle kaj flue Inundas lin super la rand'. Li vinon acidan posttrinkas. Tre baldaŭ surplanken li sinkas Kaj vome genuas ĉe blanka amik' pro la alkohola efik'.
Adiaŭ hepato mia, unika organ' harmonia, Min servis perfekte la gal' kaj glukoz', Sed jam proksimiĝas hepata ciroz', Adiaŭ, adiaŭ, adiaŭ, adiaŭ, Adiaŭ hepato mia!
Fifumi Sensano, ja tute ne estas japan', Sed samideano kun cigaredaĉo en man'. Hodiaŭ jam kvina skatolo, satigas lin laŭ lia volo Sed vi eĉ ne provu protesti, karul': Resulto egalus al nul'...
Aduaŭ bonfarto mia, saluton, malsano angia! Bonvenon kancero amata ĝis plor'! Ni kunas finfine en ĉi glora hor'. Ni kunas, ni kunas, ni kunas, ni kunas, Ni kunas amato mia,
Ni kunas, ni kunas, ni kunas, ni kunas, Ni kunas amato mia.