Ne, tiu land' ekzistas ne, Ne, mia land' ekzistas ne. Tiu de l'patrina tenero, Kiu envolvis per brak-nud' Siajn gefilojn el lernejo. Kaj estis la konfitaĵ-pot' ! Ja tiu lando prikantata Dum kelka tempo post forir' Kun larmokul' nostalgieta Pro la simbol' de la patri'. Ne, mia land' ekzistas ne. (x2) Ne 'stas ebeno nek montar' Ne 'stas brusela nek afrika. Mi kantas ne pri tiu klar' de turism-urbo ekzotika. Ne laŭdas mi pri ĉiu virt' De speciala tia gento. Se volas vi bonan klienton Vi ruzu per reklama lert' ! Ne, mia land' ekzistas ne. (x2) Perdiĝis nun la instrument', Kiu min lulis infanaĝe. Kiel la branĉon en la vent' Kiel la dormon en miraĝo. Ne banas sin mia memor' En la bildar' de nostalgi' En mia hejmo la palmar' Estis nur mond' de melodi' Ne, mia land' ekzistas ne. (x2) Ĉar estas mi mondcivitano. Mi diras ĝin sen ambici' Kiel virin' naskas infanon. Kiel oferon donas viv'. Mi premas manon febre ŝvitan, En la vesperoj de l' mizer' Parolas mi kun herezul', Kiu rifuzas ĉian benon. Mi amas la ridan japanon Kiu ne ŝatas dorsklinon, Mi amas judon kaj kubanon, Kaj tiun ĉinon argentinan; Ne, nia landoj estas ne. Ne niaj landoj estas ne. Ĉar urĝas nur la diferenco, Nur la rigard' al la aliaj, Ĉar la fremdulo, kiu ĝenas, Eligas nin el enkilozo. Mi pledas por la mozaiko For de l' rasismoj vivdetruaj De l' ŝovinismo primitiva For de l' faŝismoj botobruaj. Ne, tiuj landoj estas ne. (x2)