Nokto ploras = Ens. \"Oraj kantoj\", albumo \"Amata land'\", 2002. Cxefkantas Oleg Cxajka kaj Evelina Sokolova
Muziko k vortoj -- V. Soroka (198x)
Mi ne plendas al la sorto -- vi ne pensu. Plendi pri feliĉ apenaŭ estas senco. Kiel varme via bela voĉo sonas. Kaj surstrate ploras nokto -- nokto ploras.
Morgaŭ sidos vi en trajno, sed hodiaŭ... Ĉirkaŭprenu min pli forte por adiaŭ. En okuloj viaj bluaj mi ja dronas. Kaj surstrate ploras nokto --nokto ploras.
Restas preskaŭ jam nenio ĝis mateno. Kaj l'aŭroro ŝiros inter ni fadenon. Nian solan nokton ĉiam mi memoros. En fenestron batas pluvo -- nokto ploras .