Гуру Песен Популярное
А Б В Г Д Е Ж З И К Л М Н О П Р С Т У Ф Х Ц Ч Ш Э Ю Я
# A B C D E F G H I J K L M N O P Q R S T U V W X Y Z

Oĉjo Ĉajka - Mi sentas vin (el kolekto Ventemo) | Текст песни

Mi sentas vin. La varmon de la mano,
kuŝanta pace sur tajdanta brusto.
La treman spiron ĉe orelo mia
kun la ondetoj de tenera flustro.

Memoras mi la kisojn ebriigajn,
de viaj lipoj la odoron poman.
La gliton de la fingroj laŭ malglato
de haŭto via. Kaj la tagon kroman

en kiu ni promenis tra la urbo,
sencele tra la stratoj stretaj drivis,
renkontis iujn kaj neniujn vidis,
pasie vivis jen, kaj jen pasivis.

Mi klare tiujn tagojn rememoras.
Kaj pri ilia gusto rime miras.
Vi estas tie. Vi maljuste foras.
Mi versas malproksimen. Mi sopiras.

Oĉjo Ĉajka еще тексты


Статистика страницы на pesni.guru ▼
Просмотров сегодня: 1
Видео
Нет видео
-