Komprenu, kion diras mi, pri kio mutas kaj kion lasas inter vortojn… Pri kio, rompante ripojn, ĉifante pulmojn, batadas mia kor’… Kaj vento en la kapo hurlas, hurlas, jen ploras triste kaj amare, jen mallaŭte flustras… Kaj mi kuŝiĝi emas ĉe profund’ kaj fluon de la Temp’ aŭskulti: Momento post momento, jar’ post jaro…