De tagoj strikta vico Instruas nin atendi. Nur unufoje licas Someron mendi.
Nur foje jaro povas Por mi donaci feston, Kaj mara vento blovas En fenestron.
Refreno:
Kutima estas ĉio Kaj kuras mi laŭ rondo. Sed en memoro mia, Sed en memoro mia, Sed en memoro vivas Somera mondo. Okazos nepre l' festo, Mi vin ekvidos ĝuste. Malmultaj tagoj restas Ĝis aŭgusto.