Aperis vi kiel suneto en mia vivo De iu venis vi planedo kun beba lingvo Kaj mi auskŭltas ĉiun tagon vian rakonton Pri longaj jaroj da vagado en granda kosmo. Vi sentis vin solece tie sed vi ne ĝemis Kaj longa estis vojo via al via hejmo Sed ni feliĉe renkontiĝis animo mia Nenio povas nin disiĝi mi certe scias. Vi dormas mia eta stelo sur manoj miaj Vi estas nekredeble bela mia filino Jan vi ridetis en la dormo, vi eble vidas Ke iu bona eta gnomo apude sidas. Mi lasas vin kun via sonĝo kaj fermas pordon Vin granda kaj feliĉa mondo atendas morgaŭ Kaj vi forgesos pri soleco mia anĝelo Ja longan vivon vi komencas sub la ĉielo. Vi kiel ĉarma mirakleto en mia hejmo.