Saluton, mia amikin'! Saluton, kara! Denove mi ne vidis vin, Monaton kvaran. Sed multajn tagojn havas mi Kaj noktajn horojn Por rememori vin, por rememori Ĉu vi memoras kiel lun' nin akompanis..? De lignofajro al mallum' Fajreroj falis Kaj tiam ŝajnis: en la mond' Nur ni ekzistas, Ĉe lignofajra rond' kaj luno trista. Dum longa vintro verkos mi por vi leterojn Kaj skribos mi verŝajne Multajn pri somero Kaj kiam foje tenos mi Leteron vian Mi kvazaŭ aŭdas vin Amiko mia. Saluton, mia amikin' Respondu nepre Saluton, mia amikin' Ĝis la somero.