Mi ne kuraĝas tiom peki Pli bobon de l`destino peti Ĉar multon jam donacis ĝi Mia destin kaprica damo,
Mi vin ne trompis en iamo Do amu min, dum vivas mi
Dum restas forto en la brako Por levi glason da konjako En mia bona kompani, - Al vi vojaĝas mi pilgrime, Al vi mi preĝas proze, rime, - Do, amu min, dum vivas mi.
Rf: Do amu min, dum vivas mi
La ĝuo de kantad` senzorga finiĝos morgaû aû post morgaû Kvazaû fantoma iluzi` Al mia voĉo sur kasede vi gapos pigre kaj oscede, Do, amu min, dum vivas mi.
Ah, mia sinjorin` aminda Kunigis nin okazo blinda Ĉu la komprenon donos Di` Ke foje flugos ni fantome Sen eblo kuni korpe, home?! Do, amu min, dum vivas mi.
Ĉu nur ĉagreno ironia, Aû pura am` en iro nia - Kion en viv` mi volus pli? Ke daûru plu la samaj strioj De festoj miaj, plagoj miaj - Do, amu min, dum vivas mi!