Pri gustoj oni ne diskutas: Vi ŝatas tian, mi - alian. Vi volas havi mondon tutan /2f/ Mi – nur gitaron mian. Vi revas pri la riĉa vivo Kaj pri sukcesa kariero. Mi, eble, estas tre naiva /2f/ Mi pensas pri libero.
Refreno:
Laŭ vi, mi estas ordinara, Laŭ vi, vi ekskljuziva estas. Sed, eble, post nemultaj jaroj Nin ĉiujn vivo testos.
Ni ĉiuj propran vojon havas Kaj ĉiuj sian stelon kredas. Nur tempo montros, kiu pravas /2f/ Kaj kiu kion perdas.