La unuan lecionon Jam komencis kursgvidanto, Komencantoj lin aŭ¬skultas Kun tre granda interes'. Flanke sidas prezidanto, Nia kara prezidanto, Kaj rigardas komencantojn Kun espero kaj kares'.
refreno: Komencantoj, komencantoj, Bone lernu Esperanton, Kaj akiros vi amikojn En la land' Esperantuj'.
Ni ja iam ankaŭ¬ estis Nur timemaj komencantoj. Sed malfortaj ni ne estis Kiam junaj estis ni.
Kaj ĝis nun ni ŝatas kantojn, Tiujn la plej belajn kantojn. La unua leciono Ŝajnas rava simfoni'.
Rf.
Baldaŭ iĝos vi la samaj Spertaj gesamideanoj, Kaj la vasta verda mondo Estos via por ĉiam'.
Plivastiĝu nia rondo, Plimultiĝu niaj vicoj. Por fidelaj geamikoj Esperanto estu am'.