Ne, ne, ne, mi veturas tuj
al la land' Esperantuj',
ĉar kunvenas post longa jar'
en la arbaro amikar'.
Estos bonega renkontiĝ',
tondros la kantoj ĝis aŭror',
tie okazos renaskiĝ'
de miaj fortoj kaj humor'…
Refreno
Min ne timigas longa voj',
estas malplena la monuj',
en ĉiu jar' po unu foj'
logas min land' Esperantuj'.
Refreno
Oni parolas: “pro l'agad'
mi vagabondas por ĉiam'” -
Tiel postulas la movad',
mia esper' kaj mia am'.
Refreno
Статистика страницы на pesni.guru ▼
Просмотров сегодня: 1