Гуру Песен Популярное
А Б В Г Д Е Ж З И К Л М Н О П Р С Т У Ф Х Ц Ч Ш Э Ю Я
# A B C D E F G H I J K L M N O P Q R S T U V W X Y Z

Oraj Kantoj - Nia trajno (Ĵomart Amzeev) | Текст песни

Vortoj kaj muziko de
Ĵomart Amzeev

Ĉiujare dum ferio
mi almenaŭ unufoje
aĉetantas en stacio
la bileton al fervojo.
Ĉiujare mi rapidas
por alveni ĝustatempe
al la trajn` kolorigita
je koloro de printempo.
Resaluton la konatoj,
la konotaj maladiaŭ.
Nin kunigas la radbatoj
jam delonge de hodiaŭ.
Mi delonge ne hezitas,
ĉu la vojo estas vera
de la trajn` kolorigita
je koloro de espero.
Do aĉetu kamaradoj,
amaplenaj kaj naivaj,
jen biletoj pormonataj
kaj porjaraj, kaj porvivaj.
Ju pli multe vi disipos,
des pli vi fariĝos riĉa
en la trajn` kolorigita
je koloro de feliĉo.

Oraj Kantoj еще тексты


Статистика страницы на pesni.guru ▼
Просмотров сегодня: 1
Видео
Нет видео
-