Гуру Песен Популярное
А Б В Г Д Е Ж З И К Л М Н О П Р С Т У Ф Х Ц Ч Ш Э Ю Я
# A B C D E F G H I J K L M N O P Q R S T U V W X Y Z

Oraj kantoj - Radio verda | Текст песни

muziko: V. Sapojnikov
traduko: J. Zaznobina

Enigme eksusuras apudborda ond’,
Gitaro spiras ĉe la fajro lasta.
Hodiaŭ adiaŭas ni ĉe mara bord’.
Ne povas adiaŭon mi prokrasti.

Radio verda de la sunsubiro.
Tra pluvaj nuboj glitis ĝi hazarde.
La verdan stelon tralumis mire
Sur fajra flamo, kiu brulas arde.

Al mi vi diru ion ĝisrevidan.
Ne renkontiĝos ni dum tuta jaro.
Kaj ne rigardu min vi kun sopiro.
Ĝis novaj revoj — nepre en tendaro.

Ne tristu kamarad’ ĝis renkontiĝo.
Salutoj, adiaŭoj kune estas.
Ne povas homoj vivi sen disiĝoj.
Ne povas ili sen amikoj resti.

Mi volas vivi kun amikoj miaj —
Esperantistoj miaj verdastelaj.
Kaj trinkas mi pro amikeco tia,
Kiu kunigos nepre nin, fidelajn.

Rebriloj de la fajro balanciĝas
Sur foliaro verda kaj tenera.
Vespero lasta baldaŭ jam finiĝos,
Sed restos niaj steloj kaj esperoj.

Oraj kantoj еще тексты


Видео
    Нет видео
    -
    Оценка текста
    Статистика страницы на pesni.guru ▼
    Просмотров сегодня: 4