Se vi ne ekzistus plu, Por kio do ekzistu mi? Ĉu por vag' en ĉi-mondo sen vi, Sen espero, sen destin'? Se vi ne ekzistus plu, Elpensi amon strebus l'kor'. Kiel vidas sub l'fingroj pentrist' Renaskiĝon de l'kolor'.
Sed ĉio glitas for'...
Refreno: Se vi ne ekzistus plu, Por kiu do ekzistu mi? Samas homoj, pasantaj en flu' Preter mi - en monda bru'. Se vi ne ekzistus plu, Mi orfe solus sen uni'. En la tajdoj de l' viv' kaj enu' Sentus mi perdita min. Mi tre bezonas vin.
Refreno: Se vi ne ekzistus plu, Mi orfe solus sen uni'. En la tajdoj de l' viv' kaj enu' Sentus mi perdita min. Mi tre bezonas vin.