Гуру Песен Популярное
А Б В Г Д Е Ж З И К Л М Н О П Р С Т У Ф Х Ц Ч Ш Э Ю Я
# A B C D E F G H I J K L M N O P Q R S T U V W X Y Z

P. Grebenjuk - Himno al la suno | Текст песни

Himno al la suno
P. Grebenjuk - N. Bajrak-Kolesniĉenko (trad. P. Moĵajev)

Komplikas ja tiu laboro –
Permane elruli la sunon,
Permane elruli la sunon
El mar' dum malhela maten'.
Pli simplas kaj ege komfortas
Ekkredi, ke nokto plej fortas,
Kaj dum la inspiro senvortas
Plu dormi sur varma kusen'.

Refreno:
Orient' vokas al labor':
La aŭroron blovekscitu forte,
Нo, kompan', samidean'!
Ankaŭ en nova tag' kaj hor'
Ni plu kunu – jen, amiko, mia man'!

Komplikas ja tiu laboro –
Prizorgi kaj gardi feliĉon,
Prizorgi kaj gardi feliĉon,
Dum tagoj degelas en for'.
Se vin ekposedis malĝojo,
Ni provu ĝin venki ridante,
Ni provu ĝin venki kunkante –
Kaj eble forpasos angor'!

Refreno

Статистика страницы на pesni.guru ▼
Просмотров сегодня: 1
Популярное сейчас
Видео
Нет видео
-