Forpasis ĉio jam kaj ne plu nin rilatas, Ekiras la roman' laŭ la romana ir'. Kuradas tendoĉar', voj' glatas, koro batas, Tremetas via spir', tremetas via spir'.
Kaj vanos serĉa pen' de l' malamikoj fiaj — Fidinde kaŝis nin mallumo kaj senbru', Ja ni videblas nun nur al okuloj Diaj, Sed, ŝajne, ankaŭ Di' nin ne bezonas plu.
Kaj ie post la ĉar', trans polvo, trans mizero Postrestis la mirland' laŭ ies findecid', La celo estis ja fabelon fari vero — Tielis la decid', sed trois la rapid'.
Kaj la fabelofin' rezultis tro kruela: La intencita bon' transformis sin je l' mal'. Ho, refariĝu l' ver' pli bona, pli fabela! — Sed misas la destin', kaj fortas la fatal'...
Kaj ni veturas plu, malĝojon superante, Kvazaŭ la tuta viv' ne venis al l' forstrek', Kvazaŭ dum l' tuta viv' ni vivis ne sciante, Kie sin kaŝas ver' kaj kio estas pek'.
Kaj longas plu la voj', kaj la kvitiĝo foras, Foriras la dolor', alvenas la sopir'. Kaj nura sankta ver' por mi, pekant', valoras – L' aŭdebla en la nokt' sonad' de via spir'...