Гуру Песен Популярное
А Б В Г Д Е Ж З И К Л М Н О П Р С Т У Ф Х Ц Ч Ш Э Ю Я
# A B C D E F G H I J K L M N O P Q R S T U V W X Y Z

Paŭlo Moĵajev - # Dum vintro ŝtormas kaj fridas... | Текст песни

Teksto - L. Derbenjov; muziko - A. Zacepin
(kanto el la filmo "Ivan Vasiljeviĉ ŝanĝas la profesion"; elrusigis P. Moĵajev)

Dum portas nin la ter'
Ni kredas je la sam':
Ni pensas kun esper'
Pri la am', pri la am'.
Ni ĉiam serĉas ĝin,
Sed en la vivo-hast'
Vera am', vera am'
Estas rara gast'.

Refreno:
Dum vintro ŝtormas kaj fridas,
Dum pluvoj vipas-senbridas,
Dum steloj kure rapidas -
En kutima mizer'
La homoj homojn ne vidas,
La homoj homojn malfidas,
La homoj homojn perfidas
Kaj solecas eterne sur ter'...

Danĝera amo-ŝajn'
Vin gvatos tie ĉi:
Vi trovos amon - kaj
Misos ĝi, misos ĝi.
Perfidos l' amo vin,
Sed en la vivo-kur'
Tedas nin, tedas nin
Pensi pri l' futur'.

Refreno.

Sed ja ekzistas ĝi -
Plej kora mia am',
Kreita nur por mi
Por etern', por ĉiam'
Mi serĉas plu sen fin',
Sed en la vivo-bril'
Trovi ĝin, trovi ĝin
Estas malfacil'.

Refreno.

Paŭlo Moĵajev еще тексты


Видео
Нет видео
-
Оценка текста
Статистика страницы на pesni.guru ▼
Просмотров сегодня: 1