La feliĉ' al la pord' Frapis senaverte. Ĉu al mi? Kia sort'! - Kredas mi necerte. Sen destin', sen fascin' Mia viv' zigzagis... Diru do en la fin': Kie vi misvagis?
Refreno: Jen subite knaris la pord' - Ĉion mi komprenis sen vort'. L' tutan vivon ja luktis mi Por ĉi renkontiĝo kun vi. Spertis mi pri perd' kaj dolor', Sed akceptis ĉion sen plor': Ĉion, kion ni perdis for, L' viv' al ni kompensos!
Tamen se la feliĉ' Veni ne rapidos, L' homo sen disreviĝ' La futuron fidos. Kun esper' al prosper' Ĉiam strebi gravas - En la viv' eĉ sufer' Iun sencon havas!