La feliĉ' al la pord' Frapis senaverte. Ĉu al mi? Kia sort'! - Kredas mi necerte. Sen destin', sen fascin' Mia viv' zigzagis… Diru do en la fin', Kie vi misvagis?
Refreno:
Jen subite knaris la pord' - Ĉion mi komprenis sen vort'. L' tutan vivon ja luktis mi Por ĉi renkontiĝo kun vi. Spertis mi pri perd' kaj dolor', Sed akceptis ĉion sen plor' Ĉion, kion ni perdis for, L' viv' al ni kompensos!
Tamen se la feliĉ' Veni ne rapidos, L' homo sen disreviĝ' La futuron fidos. Kun esper' al prosper' Ĉiam strebi gravas - En la viv' eĉ sufer' Iun sencon havas!